Ordeno de la Kompanoj de Honoro

Ordeno de la Kompanoj de Honoro
ordeno
Branĉoj • Kompano de Honoro vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita de Georgo la 5-a de Britio vd
Fondita en 4-a de junio 1917
vdr

La Ordeno de la Kompanoj de Honoro (angle Order of the Companions of Honor, aŭ akronime: CH) estas ordeno de la Brita Komunumo de Nacioj.

La ordeno estis fondita en 1917 fare de Reĝo George la 5-a [1]. Membreco estas koncedita fare de la monarko por esceptaj atingoj en la kampoj de arto, literaturo, muziko, scienco, politiko, industrio kaj religio. La ordenon gvidas la monarko de Britio kaj la Brita Komunumo de Nacioj, kaj krom li en iu tempo povas esti membroj ĝis 65 kompanoj de la Komunumo de Nacioj, krom kelkaj honoraj membroj de aliaj landoj.

Membreco en la Ordeno de Honoraj Kompanoj ne donas sirecon, tamen ĝiaj membroj povas porti la literojn CH post iliaj nomoj. La aljuĝado de membreco en la ordeno estas farita laŭ la plaĉo de la monarko, sed ankaŭ povas esti rekomendita fare de la ĉefministro [2].

  1. "A New Order", 25 August 1917, paĝo 7.
  2. The Monarch of the Today > Queen Ann arbor to the new one w public > Honours > Companions of Honour. Royal.gov.uk. Arkivita el la originalo je 23 December 2011. Alirita 3 December 2011.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search